Esperanto/Toespraak Zamenhof

Uit Wikibooks
  1. Grammatica
    1. Uitspraak
    2. Zelfstandig naamwoord
    3. Bijvoeglijk naamwoord
    4. Meervoud
    5. Lijdend voorwerp
    6. Lidwoord
    7. Werkwoorden
    8. Bijwoorden
    9. Voorzetsels
    10. Woorden vormen
    11. Eigennamen
    12. Zinnen
  2. Gebruik
    1. Landen van Europa
  3. Geschiedenis
    1. Toespraak Zamenhof
  4. Waarom zou je Esperanto leren?

Uittreksel van de toespraak gehouden door Zamenhof op het Congrès Universel d'Espéranto de Boulogne, 1905. Luister goed naar de tekst terwijl je meeleest en probeer het te begrijpen.
“Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regionoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn.

(...)

Modesta estas nia kunveno ; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi kaj (niaj) vortoj ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj (...) de la mondo. (...) Sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema : (...) la sonoj de io granda, kio nun naskiĝas.”

(...)

“En nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj (senprivilegiaj), neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas, (...), ni ĉiuj estas plene egalrajtaj ; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio. Kaj la unuan fojon en la historio de la homaro ni, membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud la alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj (...) kiuj premas al si reciproke la manojn (...) sincere, kiel homo al homo.

Ni konsciu bone la gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ, inter la gastamaj muroj de Bulonjo-(ĉe)-maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj.”

Informatie afkomstig van https://nl.wikibooks.org Wikibooks NL.
Wikibooks NL is onderdeel van de wikimediafoundation.